ARKONES 2002
Komenco ] Supren ] [ ARKONES 1991 ] [ ARKONES 1995 ] [ ARKONES 1996 ] ARKONES 1997 ] [ ARKONES 1998 ] [ ARKONES 1999 ] [ ARKONES 2000 ] ARKONES 2001 ] [ ARKONES 2002 ] ARKONES 2003 ]

 21-feb-2003


XVIII-aj Artaj Konfrontoj en Esperanto

 

XVIII-aj Artaj Konfrontoj en Esperanto „ARKONES" okazis en Poznań
en la lernejo „ŁEJERY" inter 27 – 29.09.2002.

 

JEN LA PROGRAMEROJ:

 

Teatraj Spektakloj:

"Aniaro" - spektaklo okaze de XX-jariĝa jubileo de Esperanto-Teatro ESPERO - en la plenumo de Jerzy Fornal kun antaŭparolo de Zofia Banet-Fornalowa

" La oficeja ĝangalo" teatraĵo de Stefan Mac Gill en la plenumo de  JUNULARA TEATRO el Gorzów Wlp.

"La psikologo sukcesas" teatraĵo de Stefan Mac Gill en la plenumo de  JUNULARA TEATRO el Gorzów Wlp.

Prezentiĝo de latvaj popoldancensembloj OGRE kaj DZIPARI sub la gvido de Mara Timermane

Koncertoj kaj recitaloj:

"Nordaj sonĝoj 10 jarojn en Workuta" en plenumo de Mikaelo Bronŝtejn

"Kantoj laŭ historio de SEJM" en plenumo de Mikaelo Bronŝtejn

"Kanzono ne konas limojn"en plenumo de Zuzanna Kornicka

"Muzika recitalo" - Leszek Dobrowolski

"Kantvespero" - Oĉjo Dadajev

 Jen la prelegantoj kaj la temoj de prezentitaj prelegoj :

 Zofia Banet-Fornal  - "In memoriam de niaj samideanoj pereigitaj dum holokaŭsto"

Tomasz Chmielik  - "Edmont Privat - vivo kaj verko" 

Witold Czerwiński  - "Esperanto-vortaroj en la interreto"

Zbigniew Galor  - "Kio estas eŭropa identeco - problemoj de la kultura integriĝo de eŭropaj nacioj"  

Aleksander Korĵenkov  - "Vladimir Varankin (1902-1938) kaj lia ĉefverko 'Metropoliteno' "  

Aleksander Korĵenkov  - "Dostojevskij en Esperanto - (por tradukantoj kaj literaturemuloj)"

Ilona Koutny  - "La rolo de Esperanto en interkultura komunikado" 

Geraldo Mattos  - "La arto traduki Esperanten" 

Bradio V. Moro III  - "Religia kulturo en la socio de la 21-a jarcento" 
Hamzeh Shafiee  - "Esperanto-movado en Irano" 
Wojciech Usakiewicz  - "Skrablo - ludo, hobio aŭ arto?" 
John Wells  - "Alfabetoj de Eŭropo" 
Lu Wunsch-Rolshoven  - "Kial Esperantujo kreskas ?

Akademio de Esperanto prezentas sin Renkontiĝo kun Prezidanto de la Akademio prof. Geraldo Mattos kaj akademianoj: prof. John Wells kaj dr Ilona Koutny

Diskutrondo kiun gvidis Tadeusz Chrobak traktis la temon:
                        "Fora venko - kiu kulpas ? "

Autoraj montriĝoj:

"Ulica Zamenhofa" (La strato de Zamenhof) aŭtora renkontiĝo kun redaktoro Roman Dobrzyński.

"Chopin revenas al Majorko" - la filmon prezentis mem la reĝisoro Roman Dobrzyński.

"Interlingvistikaj studoj - kiel plu ?" Renkontiĝo kun fin- kaj ekstudintoj.

Publikaj prezentiĝoj de :

la revuo "La Ondo de Esperanto" kaj la eldonejo "Sezonoj" - Aleksander Korĵenkov
la revuo "La Litova Stelo" - Aida Cizikate
la revuo "Pola Esperantisto" - Kazimierz Leja

Oratora konkurso:

La ĵurio (Lidia Ligęza, Geraldo Mattos) verdiktis, ke la oratoran konkurson pri la temo "Nigra Tago" venkis Mark Heller.

Kunsidon de Pola AIS-Asocio gvidis Zbigniew Galor kaj Zbigniew Kornicki

Okazis ankaŭ amuz- kaj diboĉvesperoj: diskotekoj kaj tradicia mielvespero sub la gvido de Elżbieta Malik. Dum la lasta oni rememorigis pri la XXX-jariĝo de Pola Studenta Esperanto-Komitato.

Pli ol dekkelkaj arkonesanoj respondis la enketon pri la cent eminentaj esperantistoj. La rezultoj publikigotas.

La aranĝon subtenis :
La Eldonejo „KLEKS" - Bielsko-Biała
La Entrepreno „OWIPLANT" – Owińska
La Entrepreno „TAGO" – Poznań
La ŝoforlernejo "KOLEJARZ" - Poznań
La aranĝon „ARKONES 2002" mone apogis :
Modest Błasiak
Witold Czerwiński
Hanna Górska
Jolanta Horla
Iwona Kocięba
Teresa Kosieradzka
Zofia Kowalczyk
Mariusz Majewski
Gary Mickle
Maria Mickle
Benoit Philippe
Irena Pawlak
Grażyna Porada
Teresa Skrzypczak
Joanna Smycz
Grzegorz Turbański
La organizantoj elkore dankas al ĉiuj kiuj helpis okazigi la aranĝon.
Afiŝojn kaj aliajn eldonaĵojn projektis Margarita Malkowskaja.
Pri la presaĵoj zorgis Paweł Janowczyk
videofilmis: Oksana Gołowina, Wisia Kornicka, Sebastian Stępniak
Interretan paĝaron prilaboris Zbigniew Kornicki kaj helpis administri Leszek Dobrowolski
Tradcie libroservon dum la aranĝo  liveris kaj prizorgis  Paweł Janowczyk.
La aranĝo okazis en la Baza Lernejo nro 83 „ŁEJERY" Poznań kaj partoprenis ĝin 196 personoj el Aŭstrio, Belgio, Brazilo, Britio, Finnlando, Francio, Germanio, Hungario, Irano, Italio, Litovio, Latvio, Makedonio, Pollando, Rusio, Svedio, Ukrajno kaj Usono.

 

 

     Adresaro de partoprenintoj de XVIII ARKONES riceveblos de Paweł Janowczyk:

janowczykpawel@poczta.onet.pl

 


Komputila prilaboro far
A. Zbigniew Kornicki
azkornicki@op.pl

Lasta aktualigo:

21-feb-2003